Kiel atingi min
Christer Kiselman Poŝtkesto 480
SE-751 06 Uppsala, Svedio Retadreso:
kiselman@math.uu.se;
private christer@kiselman.eu Telefono: +46 18 4713216 (al la universitato); +46 18 300708
(hejmen); +46 708 870708 (al mia portebla telefono). Faksilo al la universitato: +46 18 4713201.
Mi estas emerita profesoro pri matematiko. Vi povas renkonti min
ĉe la Upsala Universitato, Svedio,
pli precize en ties Matematika
instituto, kiu troviĝas en la Ångström-laboratorio sur
Polacksbacken, du kilometrojn sude de la centro de Upsalo. Mia
oficejo havas la numeron 5419 (domo 5, nivelo 4, ĉambro 5419).
Mi estas membro de la Akademio de Esperanto. Mi estis elektita
en 1989 kaj la 1-an de marto 1998 estis reelektita por dua
naŭjara periodo, 1998—2007. La 19-an de aprilo 2007 mi
estis reelektita por tria periodo, 2007—2016. Dum la periodo
1998—2005-01-03 mi estis unu el la du vicprezidantoj. En la
akademio mi estas membro de la Sekcioj pri Gramatiko, pri la
Ĝenerala vortaro kaj pri Prononco.
Mi estas asista konsilanto de du
doktoriĝantoj (el kiuj mi en la realeco
estas la ĉefa konsilanto de unu).
Mi membras en la referenca grupo por la matematiko ĉe ISP, La Internacia Scienca Programo.
La grupo kunsidis en Kenio (2003), Senegalio (2005), Kameruno (2006),
Benino (2007), Etiopio (2007) kaj Svedio (2008).
De la Stokholma Universitato:
Mi estas asista
konsilanto de unu doktoriĝanto; en
realeco ŝia ĉefa konsilanto.
De la Växjö-a universitato (La estraro de la Fakultato pri
matematiko, natursciencoj kaj tekniko):
Membro de komisiono por prijuĝi
proponojn pri subvencioj el la CED-fonduso rilate al esplora agado pri
esperanto kaj interlingvistiko (2006-12-30—nuno).
De la Sveda Nacia Agentejo por Supera Edukado (La Sekcio pri
Evaluado):
Eksperto por la juĝado de petskribo por
la organizado de magistra edukado.
De la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj:
Mi membris dum la jaroj 2006–2008 en la premiokomitato por la
Ingvar-Lindqvist-premio de la akademio. La ricevinto de la premio
por la jaro 2006 estis Stavros Louca en la Lernejo de Rinkeby. La
ricevonto por 2007 estas Bengt Edvinsson en la lernejo
Fredriksdalsskolan, Lidköping. La premio por 2007 estis transdonita
2007-03-31.
Por la premio de 2008 alvenis 82 proponoj, el kiuj 62 pri
matematiko. La premio estis transdonita 2008-03-31 al Kristina
Strömbäck kaj Ann-Charlotte Wallgren, Ärvingeskolan,
Stokholmo.
De Universala Esperanto-Asocio (UEA):
Mi estis
la Sekretario de la Komisiono pri la Internacia Kongresa
Universitato (IKU) Vilno 2005, Florenco 2006, Jokohamo 2007.
De la Nacia Centro por Matematika Edukado (NCM) en
Gotenburgo:
Mi laboris kune kun i.a. Lars Mouwitz pri la
libroprojekto Matematikaj terminoj por la lernejo dum la jaroj
2001—2008.
De la Pohanga Universitato de Scienco kaj Teknologio, POSTECH:
Konsilanto de Byunghyun Oh, kiu verkis magistran
disertaĵon.
La nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro
(PIV) aperis en la jaro 2002-a. Kune kun H. S. Holdgrün kaj
Ingemar Kaj mi proponis revizion de la matematikaj kaj statistikaj
terminoj. La propono estas havebla ĉi tie: DVI - PS - PDF.
La unua franc-nordia somera lernejo
pri matematiko, EEFN. Ĝi okazis en Svedio de la 26-a de junio
ĝis la 3-a de julio 2001. La loko estis la limnologia esplorstacio
Erken. (Iniciatinto — kune kun Jean-Marie Guastavino
— kaj ĉefa organizanto.)
Regional and Interregional Co-Operation to Strengthen Basic
Sciences in Developing Countries, Addis Ababa,
2009-09-1—4. (Membro de la Internacia Konsilanta Komitato.)
En la Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo mi prelegis
dufoje la 30-an de julio 2000. La unua prelego, pri la kongresa temo,
temis pri La lingva situacio en Svedio kaj Finnlando. La
teksto sur kiu baziĝis la prelego estas akirebla ĉi tie
(tamen mankas bildoj kaj mapoj):
DVI -
PS -
PDF.
La dua prelego, kadre de la Esperantologia Konferenco, havis la
titolon Priskribo kaj normigo de matematikaj terminoj. Ankaŭ
en tiu kazo la teksto sur kiu baziĝis mia prelego estas havebla ĉi
tie:
DVI -
PS -
PDF.
Vi povas trovi ĉi tie kelkajn citaĵojn el la verkoj de
L. L. Zamenhof :
DVI -
PS -
PDF.
La Manifesto de
Raŭmo, verkita en 1980, estas grava historia dokumento pri la
sinteno de esperantistoj al lingvo kaj kulturo. Claude Piron faris en
1994 prelegon Kien
esperanto?, en kiu li komentas la manifeston. (Tiuj du gravaj
tekstoj estas legeblaj en la reto dank'al Edmund Grimley Evans
respektive Jouko Lindstedt.)